Hom' paca, bona, idilia, naiva, sobra, ĵetu el mano ĉi libron de saturniano orgia kaj melankolia. Sen longa stud' seminaria ĉe l' ruza profesor' Satano vi ne komprenus pli ol infano, aŭ min rigardus histeria. Sed se l' okuloj scias droni sen vertiĝ' en abismo bola, legu, por ami min kaj koni; Anim' sufera kaj scivola, serĉanta por vi la Edenon, kompatu min! ... Se ne, malbenon! |